Free

La Aventuroj de Alicio en Mirlando

Text
iOSAndroidWindows Phone
Where should the link to the app be sent?
Do not close this window until you have entered the code on your mobile device
RetryLink sent

At the request of the copyright holder, this book is not available to be downloaded as a file.

However, you can read it in our mobile apps (even offline) and online on the LitRes website

Mark as finished
Font:Smaller АаLarger Aa

ĈAPITRO III
Post stranga vetkuro sekvas stranga mus-tejlo. 1

La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluiĝinta al la korpo: ĉiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekiĝi? Ili interkonsiliĝis pri tio, kaj post kelke da minutoj ŝajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaŭ al personoj jam longe konataj. Ŝi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en la fino fariĝis malagrabla kaj volis diri nenion krom "mi estas la pli aĝa, kaj pro tio mi scias pli." Ĉar Alicio rifuzis konsenti al tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj ĉar la Loro absolute rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla.

Fine la Muso, kiu ŝajne estis aŭtoritatulo, ekkriis: "Vi sidiĝu ĉiuj, kaj aŭskultu min. Mi tre baldaŭ igos vin sufiĉe sekaj!"

Ili do sidiĝis, ĉiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro.

Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, ĉar ŝi havis fortan antaŭsenton, ke ŝi nepre suferos malvarmumon, se ŝi ne baldaŭ resekiĝos.

"Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "ĉu ĉiuj estas pretaj? Jen la plej bona sekigaĵo kiun mi konas. Silentu ĉiuj, mi petas! 'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaŭ subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimiĝis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkiĝo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio – '"

"Ho, ve!" ĝemis la Loro, frosttremante.

"Pardonu," diris la Muso tre ĝentile (kvankam li tre sulkigis la brovojn), "ĉu vi parolis?"

"Ne mi," la Loro rapide respondis.

"Mi kredis ke jes," diris la Muso. "Sed mi daŭrigu. 'Edvino kaj Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio fariĝis liaj partianoj, kaj eĉ Stigando la patrujama ĉefepiskopo de Canterbury trovis ĝin2 konsilinda – "

"Trovis kion?" diris la Anaso.

"Trovis ĝin," la Muso respondis iom malafable. "Ĉu vi ne komprenas kion signifas 'ĝi'?"

"Nu, mi tre bone komprenas kion 'ĝi' signifas, kiam mi trovas ion. Plej ofte 'ĝi' estas rano aŭ vermo. Tamen la demando estas: kion trovis la ĉefepiskopo?"

"Tiun demandon la Muso ne atentis sed daŭrigis rapide: 'trovis ĝin konsilinda iri kun Edgar Atheling por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj – ' kiel vi sentas vin nun, mia kara?" ĝi diris abrupte, alparolante Alicion.

"Malseka, same malseka kiel en la komenco," Alicio respondis iom melankolie. "Via rakonto ne sekigas min."

"Kon-sid-er-ad-inte la ĵus anonc-itan rezult-at-on," ekdiris solene la Dodo, "mi proponas ke ĉi tiu kunsido tuj fermiĝu por ke oni el-kon-sid-er-adu kaj senprokraste ef-ekt-iv-ig-u pli energiajn ri-med-ojn."

"Kian lingvon vi parolas?" demandis la Agleto. "De tiuj longaj vortoj mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem."

La Agleto deklinis la kapon por kaŝi sian mokridon, sed kelkaj el la birdoj sibleridis aŭdeble. La Dodo per voĉo ofendita reparolis pli simple: "Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin estus la 'Kaŭko'-vetkuro."

"Kio do estas Kaŭko?" diris Alicio. Tiun demandon ŝi faris, ne dezirante la informon, sed nur ĉar ŝi rimarkis ke la Dodo paŭzas kaj ŝajne opinias ke iu devas paroli, kaj ĉar neniu alia montris la inklinon paroli.

La Dodo respondis ke: "La plej bona rimedo por klarigi ĝin estas per la ago mem." (Kaj ĉar ian vintran tagon vi eble volos mem eksperimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo aranĝis ĝin.)

Unue, ĝi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne gravas). Due, ĝi starigis ĉiujn partoprenontojn ĉe diversaj punktoj de la kretstreko. Oni ne diris, laŭ angla kutimo, "unu, du, tri, FOR!" sed ĉiu devis komenci kaj ĉesi la kuradon laŭ sia propra inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finiĝis. Tamen post longa kurado, eble duonhora, ĉiuj tute resekiĝis, kaj la Dodo subite ekkriis: "La Kaŭko finiĝis."

Ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ la Dodo, spiregante kaj demandante: "Sed kiu venkis?"

Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi.

Ĝi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu sama sintenado kiun ordinare havas Ŝejkspir en niaj bildoj). En la fino la Dodo diris: – "Ĉiuj venkis, kaj ĉiu devas ricevi premion."

Plena ĥoro da voĉoj demandis samtempe: "Sed kiu la premiojn disdonos?"

"Ja ŝi kompreneble," diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur Alicion. Sekve, la tuta aro amasiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj kriis konfuze "La premiojn, la premiojn." Kion fari? La kompatinda Alicio havanta alian ideon neniun, enŝovis la manon en sian poŝon kaj feliĉe trovis tie pakaĵeton da sukeraĵoj (kiujn per bonŝanco la sala akvo ne difektis) kaj ilin ŝi disdonacis kiel premiojn. Sufiĉis ĝuste por donaci al ĉiuj po unu.

"Sed ŝi mem nepre rajtas ricevi premion," diris la Muso.

"Certe," tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio dirante:

"Kion alian vi havas en la poŝo?" Alicio respondis malĝoje ke "nur fingroingon." "Ĝin transdonu al mi," diris la Dodo.

Denove ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi, dum la Dodo solene prezentis la fingroingon dirante: "Ni petas ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun elegantan fingroingon." Ĉe la fino de tiu mallonga parolo ĉiuj aplaŭdis.

Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed ĉiuj tenadis sin tiel serioze ke ŝi ne kuraĝis ridi. Ankaŭ ĉar ŝi ne povis elpensi ion dirindan, ŝi nur simple klinis respekte la kapon akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze.

Kaj nun sekvis la manĝado de la sukeraĵoj. Tio kaŭzis ne malmulte da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi siajn; malgrandaj aliflanke sufokiĝis, kaj estis necese kuraci ilin per la dorsfrapada kuraco. Tamen ĉio fine elfariĝis. Ili sidigis sin denove en la rondo kaj petis al la Muso ke ĝi rakontu al ili ion plu.

"Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj la kaŭzon pro kiu vi malamas la… la… la… Ko kaj Ho." Tiujn komencajn literojn ŝi aldonis per tre mallaŭta flustro, ektimante ke ĝi ree ofendiĝos.

"Mia tejlo,"3 diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malĝoja."

"Mi vidas ke ĝi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro ĝian voston, "sed kial vi ĝin nomas malĝoja?" Kaj dum la daŭro de la rakonto ŝi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke ŝia koncepto pri ĝi enhavis kune la ideojn de ambaŭ tejlaĵoj. Jen la vostrakonto aŭ rakontvosto:

 
Furi' diris al
Mus', kiun
trafis
li ĵus,
'Ni havu
proceson,
procesos mi
vin! Ne ekpenu
rifuzi; tio,
nur por amuzi
min, estas
necesa; defendu
do vin!'
'Ne utilus,
sinjor';
diris mus' kun
fervor' —
'Sen juĝistoj
procesi
tempperdo
ja estas.'
'Mi vin
juĝos
tutsole'
– diris li
ruzparole.
Li muson
kondamnis;
nun
sola
li
restas.
 

"Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi pensas?"

"Pardonu," respondis ŝi tre humile, "vi jam alvenis ĉe la kvina vostkurbo, ĉu ne?"

"Mi ne!" ekkriis la Muso.

"Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?"

La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, ĵetante post si la riproĉon:

"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencaĵo."

"Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega voĉo "kaj vi ja estas tre ofendema." Anstataŭ respondi, la Muso nur graŭlis kolere.

"Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio laŭte kriis al la foriranta Muso. Poste ĉiuj kriis ĥore: "Jes, revenu, revenu." Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la paŝojn, kaj malaperis.

La Loro malkontente diris: "Estas domaĝo ke ĝi ne volis reveni," unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam vi perdu la bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la buŝon, panjo; vi ja difektus la paciencon eĉ al ostro."

"Ho, kiel mi volus ke nia Dajna estu tie ĉi," Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaŭ ŝi volis mem aŭdi siajn pensojn, "ŝi ja kapablus tuj reporti ĝin."

"Kiu do estas Dajna, se estas permesite tion demandi," diris ĝentile la Loro. Alicio respondis avide, ĉar ĉiam ŝi estis preta paroli pri sia kara katinjo. "Dajna estas mia kato. Ŝi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus eĉ imagi; kaj se vi vidus ŝin birdkaptanta…"

 

Tiuj vortoj kaŭzis inter la ĉeestantoj vere rimarkindajn sentojn. Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, ĉar la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorĝo, ŝi devas hejmeniĝi. La kanario kriis per trempepanta voĉo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kuŝiĝi."

Pro diversaj tiaj pretekstoj ĉiuj foriris unu post alia, ĝis Alicio restis tute sola. "Se nur mi ne estus nominta Dajna'n!" ŝi diris melankolie. "Supre en la hejmo ĉiuj ŝatas ŝin, ĉi tie funde, neniu. Tamen, laŭ mi, ŝi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, Dajna, vi kara Dajna, ĉu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malĝoja, ŝi denove ekploris.

Post iom da tempo, ekaŭdante kelkajn piedpaŝetaĵojn, ŝi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton.

ĈAPITRO IV
Ĉefe pri unu Lacerto nomata Bil 4

Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Ĝi trotis malrapide, kaj ĉirkaŭrigardadis, kvazaŭ ĝi serĉas ion. Ŝi aŭdis ĝin murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! Ŝi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la ĉasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?"

Alicio tuj divenis ke ĝi serĉas la ventumilon kaj la paron da blankaj gantoj kapridfelaj, kaj ŝi bonkore komencis ĉirkaŭserĉi ilin. Sed ne prosperis al ŝi trovi ilin, ĉar de kiam ŝi naĝadis en la lageto, ĉio absolute ŝanĝiĝis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj eĉ la granda halo mem. Baldaŭ dum Alicio ĉirkaŭserĉas, la Kuniklo rimarkis ŝin, kaj per kolera voĉo ekkriis al ŝi: "Nu, Mariano, kion do vi faras ĉi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for!"

Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu ĝi montris. Pro timo de ĝia kolero ŝi eĉ ne provis klarigi ke ŝi ne estas Mariano.

"Li ja kredas ke mi estas lia ĉambristino," ŝi al si diris, kurante. "Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin."

Dirante tion, ŝi trovis sin staranta antaŭ ĉarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur ĝi la nomo Sro. B. Kuniklo. Ŝi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per ŝtuparo timante ke ŝi renkontiĝos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaŭ ol ŝi povos trovi la ventumilon kaj gantojn.

"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti ĉirkaŭsendata de Kuniklo! Eble ankaŭ Dajna igos min porti por ŝi depeŝojn. Jen kio povus okazi. 'Fraŭlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' 'Post unu momento, varnjo; tamen ĝis Dajna revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se Dajna komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al ŝi resti en la domo."

Dum ŝi parolis, ŝi trovis sin en neta ĉambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion ŝi esperis trovi) ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, ŝi estis tuj forlasonta la ĉambron kiam okaze ŝi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto ne havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen ŝi malŝtopis kaj almetis ĝin al la lipoj. "Kiam ajn mi aŭ manĝas aŭ trinkas ĉi tie funde, nepre okazas io stranga, do mi volas provi kian efikon havos ĉi tiu boteleto. Mi tre esperas ke ĝi denove grandigos min, ĉar mi vere enuas esti tia malgrandaĵeto kia nun mi estas."

Kaj tian efikon ĝi fakte havis, efikon preskaŭ tujan; ĉar antaŭ ol ŝi eltrinkis duonon de la enhavo, ŝi sentis la kapon premata kontraŭ la plafono, kaj devis klini la dorson por ke ŝi ne rompu al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Sufiĉas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis."

Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute ne ĉesis, sed daŭradis ĝis ŝi devis stari sur la genuoj, kaj plu daŭradis ĝis eĉ por tio mankis spaco. Ŝi klopodis kuŝi sur la planko havante unu kubuton kontraŭ la pordo kaj la alian klinitan ĉirkaŭ la kapo. Sed ankoraŭ plu ŝi kreskis, kaj – jen, ŝia lasta rimedo – ŝi ŝovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante:

"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu mi povas fari. Kio al mi okazos? Kio?" Tre feliĉe por Alicio la sorĉboteleto jam plene efikis; ŝi ne plu kreskis, tamen ŝia nuna amplekso estis por ŝi tre malkomforta, kaj ĉar ŝajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun ĉambron, ni ne miru ke ŝi nun fariĝis tre malgaja.

"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "ĉar tie ne okazis ke oni ĉiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj ĉirkaŭ-ordoniĝis de musoj kaj kunikloj. Preskaŭ mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraŭ ĉio, la ĉitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras kio okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi ĉiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos ĝin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun" – diris ŝi per malgaja voĉo "almenaŭ tie ĉi ne estas spaco por kreski plu. Ĉu sekvas do (pensis ŝi) ke mi neniam fariĝos pli aĝa ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam fariĝi maljunulino! Sed aliflanke, devi ĉiam lerni la lecionojn, ho, mi ne ŝatus tion!"

"Vi stulta Alicio," ŝi respondis al si, "Kiel vi povus lerni lecionojn tie ĉi? Apenaŭ estas spaco por vi, kie do lokiĝus lernolibroj?" Kaj tiamaniere ŝi daŭrigis la konversacion, diskutante kaj argumentante kontraŭ si.

Post kelkaj momentoj ŝi ĉesis paroli kaj aŭskultis, ĉar ŝi aŭdis ekster la ĉambro ies voĉon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn – " Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laŭ la ŝtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por serĉi Marianon. Pro timo al li, ŝi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuiĝis. Ŝi ja forgesis ke nun ŝi estas preskaŭ miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ĝin.

Laŭ la aŭdataj sonoj la Kuniklo alvenis ĝis la pordo, kaj klopodadas malfermi ĝin. Sed, ĉar la pordo estis malfermebla nur internen, kaj ĉar Alicio forte premas ĝin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. Ŝi aŭdis ĝin diri al si: "Do, mi ĉirkaŭiros kaj eniĝos tra la fenestro."

"Vi ne faros tion" pensis Alicio. Atendinte ĝis ŝi aŭdas la Kuniklon apude sub la fenestro, ŝi subite eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. En la manon ŝi ricevis nenion, sed aŭdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. El tio ŝi konkludis ke ĝi falis en kukumejon, aŭ en ion tiuspecan.

Post unu momenton ŝi aŭdis tre koleran voĉon (certe la voĉon de l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?" kaj responde (de malproksime) jen alia voĉo de ŝi nekonata: "Se plaĉas, Moŝto, jen mi tie ĉi. Mi fosas pomojn."

"Fosas pomojn? Ĉi tien, sencerbulo, kaj eligu min el ĉi tio." (Denove aŭdiĝas sonoj de frakasata vitro.)

"Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?"

"Brako, Ekscelenco." (Laŭ la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano.)

"Ĉu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Ĝi ja ŝtopas la tutan fenestron."

"Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraŭ ĉio, ĝi estas brako."

"Nu, ĝi ne devas esti tie, kio ajn ĝi estas. Vi iru tuj kaj forprenu ĝin."

Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio aŭdis flustraĵojn: ekze.,

"Mi ne ŝatas ĝin, Moŝto, tut' ne, tut' ne!" kaj "Vi obeu, malkuraĝulo."

En la fino ŝi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. Ĉi tiun fojon ŝi aŭdis du timkriojn, kaj ankaŭ duobliĝis la sonoj de frakasata vitro. "Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj," pensis Alicio. "Kion oni projektos nun? Pri la projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, ĉar mi ja ne volas resti tie ĉi eterne."

Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj voĉoj ne malmultaj ekparolis ĉiuj kune. Ŝi elaŭdis nur la sekvantajn:

"Kie la alia ŝtupetaro? – Mi ja devis alporti nur unu, la alian Bil alportas – Bilĉo, ĝin starigu tie ĉi – Jen en ĉi tiu angulo ni starigu ilin – Ne, ne! antaŭ ĉio necesas kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron – Vi ne ĝenu vin, ili jam sufiĉe taŭgas – Vi, Bil, ekkaptu ĉi tiun ŝnuron – Ĉu la tegmento subtenos la premon? – Gardu vin, jen malfiksiĝinta ardezaĵo – Ho, ĝi jam falas, gardu la kapojn sube – (Laŭta frakaso) – Nu, kiu fuŝis tion? – Mi kredas ke Bil – Kiu devas derampi la kamentubon? – Ne, mi ne volas, vi rampu mem – Tion ne mi, Bil devas – Bil, la mastro ordonas ke vi derampu."

"Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Ĉiujn malagrablaĵojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallarĝa, sed malgraŭ ĉio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo." Ŝi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis ĝis ŝi aŭdis tutapude en la tubo ĉirkaŭgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca ĝi estis, ŝi el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil' ŝi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende aŭskultis.

Unue ŝi aŭdis laŭtan ĥoron:

"Jen Bil tie supre! Pafiĝis el tubo!! Falas teren!!!"

Poste la voĉo de l' Kuniklo diranta tutsole: "Kaptu lin, vi ĉe la barilo." Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza voĉaro:

"Subtenu la kapon – Brandon. Ne sufoku lin – Kio al vi okazis, kunulo – Diru al ni – "

Aŭdiĝis responde tre malforta sibla voĉo ("jen la voĉo de Bil," pensis Alicio).

"Nu, apenaŭ mi scias – ne pli, dankojn – jam mi refortiĝas – mi estas tro konfuzita por rakonti – io – kvazaŭ risorte – atakis min – kaj mi pafiĝis supren kiel raketo – jen ĉio."

"Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj.

"Ni devas ekbruligi la domon," diris la voĉo de l' Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej laŭte "se vi tion atencos, mi instigos kontraŭ vi Dajna'n."

Sekvis tuja kaj plena silento. "Kion nun ili faros?" pensis Alicio. Laŭ ŝi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton.

Post unu, du momentoj denove komencis ĉirkaŭmoviĝo, kaj la Kuniklo aŭdigis sin dirante: "Sufiĉos por komenco unu plena puŝĉaro."

"Plena puŝĉaro da kio?" pensis Alicio. Tiu dubo ne daŭris longe, ĉar en tiu sama momento, enŝutiĝis tra la fenestro, kun kvazaŭ-hajla bruo, amaso da ŝtonetoj, kaj kelkaj el ili eĉ frapis al ŝi la vizaĝon. Ŝi diris al si: "Tion mi tuj ĉesigos," kaj aldonis laŭte: "Se vi ree faros tion, mi Dajna'n…"

Denove la tuja kaj plena silento!

Alicio surprize rimarkis ke la ŝtonetoj kuŝantaj sur la planko ĉiuj ŝanĝiĝas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la feliĉa ideo "Se mi manĝos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi iuspeca korpŝanĝo, kaj ĉar nun tia ŝanĝo neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga."

Ŝi do englutis unu, kaj kun granda ĝojo konstatis ke ŝi tuj komencas malkreski. Tuj kiam ŝi estis sufiĉe malalta por trairi la pordon, ŝi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante ŝin. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkaĵon el boteleto. Ĉiuj sin ĵetis al Alicio, sed ŝi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaŭ trovis sin staranta sekure en densa arbaro.

"Kaj nun," diris al si Alicio ĉirkaŭvaganta en la arbaro, "la unua celo kompreneble estas rekreski ĝis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan ĝardenon."

Sendube tre bona plano! sed, bedaŭrinde, ŝi ne havis eĉ la plej malgrandan ideon kiamaniere ŝi devos plenumi ĝin. Dum ŝi serĉe esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris ŝian atenton.

 

Jen grandega hundido de alte rigardis sur ŝin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tuŝi ŝin. "Ho, vi dorlotaĵeto," diris ŝi en sia plej dorlota voĉo, kaj penis fajfi al ĝi. Sed interne ŝi tre timis pensante ke ĝi eble estas malsata, kaj en tiu okazo povas formanĝi ŝin, malgraŭ la dorloto.

Apenaŭ konsciante kion ŝi faras, ŝi levis malgrandan branĉeton kaj tenis ĝin antaŭ la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun laŭta ĝojbojo, kaj ĵetinte sin sur la branĉeto ŝajnigis mortskui ĝin.

Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaŭ granda kardo. Tuj kiam ŝi reaperis sur la alia flanko, branĉeto en mano, la hundido denove atakis, kaj pro ĝia arda deziro ĝin kapti, tute renversiĝis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaŭ oni ludus kun tirĉevalo, kaj en ĉiu momento atendante ke ŝi estos piedpremata, ree ĉirkaŭkuris la kardon. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinĵetoj; ĉiufoje ĝi nur malmulte antaŭen kuris, sed multe kuris malantaŭen. Senĉese ĝi raŭke bojadis, ĝis fine ĝi sidiĝis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendiĝanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj.

Tiu momento ŝajnis al Alicio oportuna por forkuro. Ŝi tuj ekkuris, kaj ne ĉesis kuradi ĝis ŝi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado fariĝis apenaŭ aŭdebla.

"Tamen ĝi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontraŭ ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el ĝiaj folioj ŝi daŭrigis: "Mi tre volus instrui al ĝi lertfaraĵojn, se nur mi estus… taŭgegranda. Ho, preskaŭ mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku aŭ manĝu ion. Sed jen la ĉefa demando: kion trinki aŭ manĝi."

Alicio ĉirkaŭrigardis sur ĉiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion ŝi vidis kiu havis la aspekton esti la taŭga manĝaĵo. Sed jen, apud ŝi, staris granda fungo, egale alta kun ŝi mem. Esplorinte ĝin, sube kaj ĉirkaŭe, ŝi decidiĝis esplori ankaŭ la supron. Levinte sin sur la piedpintojn, ŝi havis la okulojn ĝuste super la rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, ŝi ekvidis grandan bluhaŭtan raŭpon kiu serene fumas longan turkan pipon.

1La vorto "tejl" prezentas al anglolingvanoj du diversajn ideojn, la ideon "vosto" kaj la ideon "rakonto."
2La aŭtoro tie ĉi kritikas (per la buŝo de l' Anaso) la anglan kutimon enmeti sen bezono la vortojn "ĝi" "ĝin" por turni la atenton al longa subjekta aŭ objekta frazeto, kiu sekvas: en la teksto "ĝin" = "iri kun E.A… por proponi al li la kronon."
3La vorto "tejl" prezentas al anglolingvanoj du diversajn ideojn, la ideon "vosto" kaj la ideon "rakonto."
4Angla mallongaĵo, inter familianoj, por Vilhelmo.